Negro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Negro[1] (de hispanaportugala negro "nigra, nigrahaŭtulo", siavice de Latina niger "nigra") estas homo de la t.n. nigra raso, kun haŭto de kafobruna ĝis helbruna, sinonime: nigrulo. Kelkaj[kiuj?] konsideras la vorton negro pli rasisma ol la vorton nigrulo, sed tradicie la vorto estis tute senproblema, kaj ankaŭ nuntempe multaj preferas la vorton negro al la vorto nigrulo, ĉar por ili nigrulo ne estas nigra, sed kolorhaŭta.

En iuj eŭropaj lingvoj, iuj el la antaŭe kutimaj vortoj por nomi homojn de tiu ĉi raso intertempe iĝis konsiderataj rasismaj: evidente, pro deziro signali la ŝanĝon en la pensmaniero per ŝanĝo al lingvo. Simile okazis en Esperanto: La vorto negro origine estis la kutima vorto, kaj nur post la Dua Mondmilito iuj komencis anstataŭigi ĝin per la vorto nigrulo. Tamen kelkaj daŭre uzas la vorton negro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro, 2020, La reta PIV

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]