Sola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sola (apartigilo)
Sola
komunumo de Norvegio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28 315  (2023) [+]
Loĝdenso 410 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 58° 53′ N, 5° 38′ O (mapo)58.885.628611Koordinatoj: 58° 53′ N, 5° 38′ O (mapo) [+]
Areo 69,05 km² (6 905 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sola (Rogaland)
Sola (Rogaland)
DEC
Sola
Sola
Situo de Sola
Sola (Norvegio)
Sola (Norvegio)
DEC
Sola
Sola
Situo de Sola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sola [+]
vdr


Sola estas kumunumo en la norda parto de la tradicia distrikto Jæren en la provinco Rogaland de Norvegio en norda Eŭropo.

La Ryfylke-muzeo
La bunkro sur la plaĝo en la urbo Sola
La ruinoj de la preĝejo en Sola
La mapo de la komunumo Sola kaj la najbaraj municipoj
La flughaveno "Stafanger" en la komunumo Sola
La Harald Belhara (Harald la 1-a (Norvegio)
La vido al la vilaĝo Ølberg, en la komunumo Sola
Olavo la 2-a (Norvegio) (Olav Haraldsson, la Sankta Olavo)
La preĝejo en Sola
En la supra mapo pri la lingvodisdivido ĉirkaŭ la Norda Maro dum la jaro 900, la ruĝa kaj oranĝa koloroj estas la okcidenta kaj orienta varioj de la malnovnordlanda lingvo, violkoloras la gotlanda lingvo, flavas la anglosaksa en Britio, kaj inter la verdaj areoj estas la restaj varioj de la ĝermana lingvo, kun multe da saksa kaj marborde iom la frisa lingvoj en hodiaŭa norda Germanio kaj Nederlando. Krome bluas la krimee gota lingvo

La nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la komunumo (antaŭe parokejo) devenas de la iama farmo Sola (en la malnovnordlanda lingvo: Sóli) de la tempo kiam konstruita estis tie la unua preĝejo (nun la ruinaĵoj, vidu la apudan foton). La nomo estas malnova, kaj ĝia signifo estas ne konata, tamen la norvega vorto "sól" signifas "suno", do probable la nomo povas havi la ligon kun la suno.

La blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono devenas de la jaro 1982. Sur la blazono la du ondoj simbolas la sablajn plaĝojn en la komunumo Sola.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la komunumo Sola estas abundo de la spuroj de la homa agado, de la ŝtonepoko tra la bronzepoko, la tempoj de vikingoj ĝis hodiaŭ. Abundas la eltrovaĵoj: tomboj, multaj historiaj monumentoj kaj spuroj de la bienoj kiuj pruvas pri la graveco de la regiono jam de la bronzepoko. La tumuloj en Rege tio estas la plej riĉaj tumuloj en Norvegio de la bronzepoko.

De la tempo de vikingoj estas famaj historiaj nomoj: La Harald Belhara (Harald la 1-a (Norvegio) - norvege: Harald Hårfagre (ĉirkaŭ 865 - 933) (vidu la apudan foton-ilustraĵon) kaj Erling Skjalgsson (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 975). Ili ambaŭ ege gravaj en la historio de Norvegio. La unua estas konata kiel la Unua Reĝo de Norvegio, iu lasta estas konata kiel reĝo de Rygen. La malvarman posttagmezon antaŭ la Kristnasko en la jaro 1028 okazis tie la batalkampo Aslak Fitjaskall apud Boknem, kie la armeo de Erling Skjalgsson estis atakita de Olavo la 2-a (Norvegio) (Olav Haraldsson, la Sankta Olavo) kaj liaj taĉmentoj (vidu la bildon-ilustraĵon).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

20 227 (en la jaro 2006), kaj estas konstante kreskanta.

Administra centro[redakti | redakti fonton]

La centro de la komunumo estas la urbo Sola.

Vivtenaĵoj[redakti | redakti fonton]

Petrol-industrio, haveno kaj flughaveno (vidu la apudan foton).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La aŭtoritatoj de la komunumo Sola[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2011:

  • La administranto de la komunumo Sola (norvege: rådmann) estis Ingrid Nordbø,
  • La urbestro (norvege: ordfører, d. borgermester) estis Håkon Anders Rege.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rogaland