Kordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Kordo (apartigilo).

Kordo estas maldika vibranta fadeno el bestaj intestoj, plantaj fibroj, drato, plasto, besta haro aŭ alia materialo, streĉita sur kordinstrumento aŭ ekz. tenisrakedo.

Kordo en muziko[redakti | redakti fonton]

Streĉilo de gitarkordo

Kordo eksonas, kiam oni vibrigas ĝin. Tio povas okazi diversmaniere:

Ĉe la plej multaj instrumentoj la kordan sonon plifortigas resonanca korpo ligita kun la kordoj.

La tono altiĝas pro mallongigo de la kordo, fortigo de la streĉiteco, aŭ malpliigo de la diametro, kaj kordo sonas malpli alte pro longigo, malfortigo de la streĉiteco aŭ pliigo de la diametro.

Pitagoro malkovris la matematikan rilaton inter longeco de kordo kaj la alto de tono. La franca matematikisto Marin Mersenne priskribas en sia Harmonie Universelle 1636 la vibrajn ecojn de diverstipaj kordoj laŭ longeco, materialo kaj diametro.

Jam antaŭ jarmiloj homoj produktis kordojn el bestaj intestoj por pafarkoj. En la muziko de la antikva Grekio oni konis intestajn kordojn. En Ĉinio estis uzataj kordoj el silko, kiajn oni ankaŭ uzis ĝis la komenco de la 18a jarcento en Eŭropo. En okcidenta Azio kaj norda Afriko oni uzas de jarcentoj metalajn kordojn (el arĝento kaj latuno).

Oni distingas laŭ:

Kordo en sporto[redakti | redakti fonton]

Kordojn el natura intesto aŭ plasto oni uzas ankaŭ por rakedoj tenisaj kaj aliaj uzataj en pilkosportoj.