Enigmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enigmo estas divenotaĵo, kiun oni povas prezenti por amuzado, ludo, aŭ defiado. La solvo ofte devenas pro penso kaj inĝenieco.

La plej pura enigmo estas demando kun nerekta aŭ ne-evidenta respondo. Fama enigmo estas uzata en la teatraĵo Reĝo Edipo de Sofoklo. En ĝi, la Sfinkso demandas, "Kio iras per kvar piedoj matene, du piedoj tagmeze, kaj tri piedoj vespere?" (La ĝusta respondo estas "homo", ĉar bebo rampas per manoj, plenkreskulo paŝas, kaj maljunulo povas paŝas helpe de lambastono.)

Aliaj enigmoj devenas el matematikajlogikaj problemoj, kie oni povas manipuli tabulludajn pecojn, vortojn, literojn, meĥanikajn pecojn kaj aliajn abstraktajn kaj fizikajn objektojn.

FEL eldonas revuon plenan je enigmoj: krucvortenigmoj, kriptogramoj, serĉotabeloj, ktp.

Specoj de enigmoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La praktiko de enigmoj komenciĝis antaŭ miloj da jaroj. Unu ekzemplo de antikva enigmo populara ĝis hodiaŭ estas la tangramo. Enigmoj ankaŭ aperas en antikvaj mitoj. Unu el la plej famaj el ili estas la enigmo prezentita de la Sfinkso al Edipo "Kiu iras matene sur kvar piedoj, posttagmeze sur du kaj vespere sur tri?" Solvo de Edipo: la homo, kiu rampas kvarpiede ĉe la krepusko de sia vivo, ĉe la apogeo de sia vivo piediras sur du, kaj ĉe la fino de sia vivo uzas promenbastonon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri enigmo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     La enigmo simple solviĝas.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-08.