Ŝtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ŝtono (apartigilo)
Ŝtonminejo.
Muro el ŝtonoj.

Ŝtono estas kompakta objekto el mineralorokaĵo. Laŭ geologio, ŝtono estas solida minerala maso, kiu ekestis dum la historia evoluo de planedo. Ĝi estas ofte uzata en materialo por konstruado, skulptado, kaj aliaj uzoj.

Laŭ Francisko Azorín ŝtono estas Rokopeco. Malmola, minerala maso uzata por konstrui.[1] Li indikas etimologion el la greka stia (silik-ŝtono). Kaj li aldonas la terminojn ŝtonisto, por homo, kiu prilaboras ŝtonojn; Ero de la Ŝtono, por ero, kiam la homaro komencis prilabori ŝtonojn (eolita, paleolita, neolita periodo), natura ŝtono, artefarita ŝtono, kalkoŝtono, pumikŝtono, akriga ŝtono, postakriga ŝtono.[2]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝtono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. 
  • Citaĵo
     Trafi du celojn per unu ŝtono. 
  • Citaĵo
     Malaperis kiel ŝtono en maron. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 195.
  2. Azorín, samloke.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]